4
De Jonatan, filo de Saul, restis filo, kiu havis malsanajn piedojn. Li havis la aĝon de kvin jaroj, kiam venis la sciigo pri Saul kaj Jonatan el Jizreel; kiam lia vartistino prenis lin kaj ekkuris, kaj ŝi rapidis forkuri, li falis kaj fariĝis lama. Lia nomo estis Mefiboŝet.
8
Kaj ili alportis la kapon de Iŝ-Boŝet al David en Ĥebronon, kaj diris al la reĝo: Jen estas la kapo de Iŝ-Boŝet, filo de Saul, via malamiko, kiu serĉis vian animon; la Eternulo donis al nia sinjoro, la reĝo, venĝon hodiaŭ pro Saul kaj pro lia idaro.